LingvoWiki:Песочница/Esperanto-artikolo

Материал из LingvoWiki
Перейти к навигацииПерейти к поиску

La lernejo sub ponto en Nov-Delhio

Sébastien Farcis, franca korespondanto en Nov-Delhio


Dum la lastaj naŭ jaroj Rajesh Kumar Sharma [raĝeŝ kumar ŝarma] funkciigis improvizitan lernejon inter du kolonoj de la supertera fervojo, kiu trafikas en la barata ĉefurbo. Pli ol 200 malriĉaj infanoj el la ĉirkaŭaj kvartalaĉoj frekventas ĉi tiun liber-aeran klas-ĉambron ĉiutage.

Ĉi tiu lernejo ne aperas sur iu ajn mapo. Ĝi ne havas kompletajn murojn aŭ kompletan tegmenton, kaj ni ne parolu pri seĝoj kaj tabloj. Kiel la malgrandaj strataj vendejoj, kiuj vivigas la baratan ĉefurbon, la “Free School under the Bridge” [Libera lernejo sub la ponto] simple eniĝis en la urban spacon de Nov-Delhio [naī dillī]. Ĝi niĉas inter la gigantaj kolonoj de la supertera fervojo de ĉi tiu grandega urbo kun 20 milionoj da loĝantoj. Kaj dum la lastaj naŭ jaroj ĉi tiu lernejo provizis per senpaga instruado centojn da malriĉaj infanoj de la ĉirkaŭaj kvartalaĉoj de la riverbordoj de la rivero Jamuna [Yamuna, foje nomata Ĵamuna d͡ʒəmʊna:] – nenies tereno situanta en la koro de Barato, kiu estas prospera en kelkaj lokoj, sed severe super-amas-loĝata.

La kvartalo estas beton-griza, kaj la ĉielo estas malalta kaj peza en ĉi tiu sezono de musono. Sed la strata lernejo estas plena je vivo kaj koloroj. La tri vandoj, kiuj enfermas ĝian spacon estas pentritaj ĉiel-bluaj, kun arbaro de altaj arboj kaj gigantaj rozoj ĉirkaŭantaj la kvin nigrajn tabulojn, kiuj pendas de la malantaŭa muro. Tuj, kiam ili ekvidas la instruiston, la lernantoj kuras al li el ĉiuj flankoj kaj krias “Namasté, instruisto!” La homo tiel estimata de la infanoj estas Rajesh Kumar Sharma, 49-jara, fondinto de la “Free school under the bridge”. Li konsideras sia misio helpi rompi la malriĉeco-ciklon per plibonigo de la kleriĝo de la plej malriĉaj.

Persona repraviĝo

Lia lukto estas ankaŭ persona venĝo. Sharma, kiu venas el malriĉa familio de naŭ infanoj en la agrikultura subŝtato de Utarpradeŝo [Uttar Pradesh] en la norda parto de la lando, ĉiam volis studi, sed li ne povis fini la universitaton, ĉar al li mankis la rimedoj. “La lernejo estis sep kilometrojn for de mia hejmo,” li diras. “Mi bezonis pli ol unu horon por bicikli tien. Kiam mi estis en la supera lernejo, mi ĉiam maltrafis ĥemion, kiu estis en la unua instru-horo. Kiel rezulto mi ne ricevis bonajn poentojn en ĉi tiu fako kaj ne povis iri plustudi inĝenier-arton, kio estis mia revo.”

Sharma ĉiuokaze sukcesis ricevi ateston de supera lernejo, atesto, kiun neniu el liaj ok pli aĝaj gefratoj sukcesis atingi. Li registriĝis studento ĉe la universitato, vendinte siajn librojn por pagi la koston de la registriĝo. Por alveni tien li devis veturi pli ol kvardek kilometrojn per biciklo kaj aŭtobuso. Sed post unu jaro, la maljunaj membroj de la familio ĉesis provizi la monon por lia studado. Lia revo estis haltigita.

La posta fazo en la vivo de Sharma estis plena da defioj. Kiam li estis ĉirkaŭ 20-jara li transloĝiĝis al Nov-Delhio kun sia frato. “Mi vendis akvomelonojn, laboris en konstruejoj, faris ĉion, kion mi povis fari por gajni kelkajn rupiojn,” li rememoras. Iam, en la konstruejo de la fervojo, li estis ŝokita vidi la infanojn de la konstruistoj vagi tra la konstru-restaĵoj, Multaj el ili entute ne estis en la lernejo. Unue li proponis al ili dolĉaĵojn kaj vestojn kaj poste pensis doni al ili pli daŭran helpon. Kaj tiel en 2006, sub arbo, li komencis helpi du infanojn pri iliaj hejmtaskoj. Unu el ili, nun 18-jara, ĵus eniris la universitaton, kaj volas iĝi inĝeniero.

Kvar jarojn poste, en 2010, li starigis ĉi tiun improvizitan lernejon sub la ĵus konstruita supertera ponto, kie nun li bonvenigas pli ol 200 lernantojn ĉiutage – en niveloj, kiuj iras de la unua jaro de la baza lernejo al la tria jaro de la mezgrada lernejo. La lernantoj estas dividitaj en du grupojn, knaboj en la mateno kaj knabinoj en la posttagmezo, dum almenaŭ du horoj por ĉiu grupo. La plejmulto el ili frekventadas ankaŭ la lokan lernejon, sed venadas al li por instrua helpo. “Ni havas sesdek tri lernantojn en mia klaso,” diras Mamta, 13-jara, kiu vizitas la trian jaron de la mez-lernejo. “Foje ni ne sukcesas kompreni ĉion, kaj do ni venas demandi sinjoron Rajesh.”

Klasoj subĉiele

Estas multaj aliaj infanoj, kiuj ne vizitadas lernejojn ĉar iliaj gepatroj — elmigrintoj aŭ neformale dungitaj laboristoj – ne havas dokumentojn. Sharma helpas ilin akiri la dokumentojn, tiel, ke ili povu enskribi siajn infanojn en la lernejon. Li faras tion senpage, danke al la ne tro grandaj enspezoj de la familia manĝaĵ-vendejo kaj al hazardaj donacoj. Ĝis nun li rifuzis krei neregistaran organizaĵon (NRO). “Tio estas maniero eviti administraĵojn, sed ankaŭ mi timas, ke ĉe formala strukturo, la fervojaj instancoj timos, ke ni fiksiĝis, kaj forpuŝos nin el sia tero,” li klarigas. Sed pro manko de laŭleĝa organizaĵo, donacoj estas ricevataj en lia persona nomo, kio lastatempe elmetis lin al kritikoj. “Mi faras mian plejeblon, sed mi ne povas provizi fakturon, se mi uzas la donacitan monon por manĝigi la infanojn,” li diras. Por forigi tiujn dubojn li ĉesis akcepti monon kaj nur ricevas donace vestojn, manĝaĵojn kaj librojn.

En ĉi tiu varmega julia posttagmezo la leciono en la libera aero estas iom malorganizita. La 105 lernantoj estas dividitaj en grupojn de malsamaj niveloj. Tri instruistoj, ĉiuj volontuloj, helpas Rajesh Kumar Sharma kaj devas krii, kiam ili montras literojn sur la nigra tabulo, por kovri la bruon de la fervojo super iliaj kapoj. Unu instruisto plejeble klopodas por reteni la atenton de la plej junaj lernantoj. Sharma, intertempe. okupiĝas pri interpretado de teksto en la hindia por rondo de kvin tre atentaj knabinoj. “Ni uzas la nacian lernolibron, kaj ni faras ĉion, kion ni povas per la malmultaj rimedoj, kiujn ni havas, por helpi ilin progresi,” klarigas ĉi tiu improvizanta instruisto. “En la malnovaj tempoj lecionoj okazis en la libera aero, kaj tial mi ne kredas, ke estas esence havi fermitaj la lerno-ĉambrojn por bone instrui. En Barato oni diras, ke la plej bonaj lotusaj floroj naskiĝas en marĉoj.

El la franca lingvo tradukis Renato Corsetti (Britujo)

Fonto

UNESCO Kuriero, 2019, n-ro 4 [okt-dec]